La 11-an de februaro finiĝis la 4-semajna intensa kursaro sur la
Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio). La aranĝo, kiu inkludis 200-horan
intensan BEK-kurson por komencantoj, 144-horan pedagogian seminarion kaj du
kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130
personoj, devenantaj ĉefe el aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio,
Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj
esperantistoj el Aŭstralio.
La inicianto de la ideo kaj la gvidanto de la BEK-kurso estis Dennis
Keefe, kiu por okazigi la aranĝon kunlaboris kun la loka Esperanto-asocio
kaj ricevis multe da helpo de la ĉina sekcio de ILEI. Legu pli:
http://edukado.net/novajhoj?id=215